Saltu al enhavo

Placo Dam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Dam
placo [+]

LandoNederlando
ProvincoNord-Holando

SituoAmsterdamo
- koordinatoj52° 22′ 23″ N, 4° 53′ 34″ O (mapo)52.3730564.892778Koordinatoj: 52° 22′ 23″ N, 4° 53′ 34″ O (mapo) [+]

Longo200 m
Larĝo100 m
Poŝtkodo1012 JS/NP [+]

Placo Dam (Amsterdam-Centrum)
Placo Dam (Amsterdam-Centrum)
DEC
Map
Placo Dam
Vikimedia Komunejo:  Dam Square [+]
vdr

La placo Dam estas la centra ĉefplaco de la urbo Amsterdamo kaj la plej konata urba placo de Nederlando. Ĝi situas en la centro de la mezepoka urbokerno kaj estas la loko de multaj konstruaĵoj de nacia signifo. La digo (nederlande dam) ĉi tie en la 13-a jarcento konstruita ĉe la loka rivero Amstel kaŭzis la nomon de la placo kaj ankaŭ de la tuta urbo.

La placo Dam konsistigas la mezon de la urbo Amsterdamo. Du centraj stratoj tie renkontiĝas: la bulvardo Damrak, konstruita sur la plenigita eksa riverovojo de la rivero Amstel, kiu kondukas norden al la amsterdama centra stacidomo, kaj la bulvardo Rokin, kiu kondukas suden ĝis la placo Muntplein (monfareja placo). Iom pli okcidente, paralele al tiuj bulvardoj, situas la multe pli mallarĝaj piedirejaj vendejaj stratoj Nieuwendijk norden kaj Kalverstraat suden. La strato Kalverstraat konsideriĝas la vendeja centro de la urbo. Iom pli oriente, same paralele al la bulvardoj, situas la stratoj Warmoesstraat kaj Nes, kiuj ligiĝas al la orienta parto de la placo. La plej gravaj orientaj-okcidentaj stratoj estas orienten la strato Oudezijds Voorburgwal (malnova flanka antaŭburga remparo), kaj okcidenten la strato Paleisstraat (palaca strato). Aldone la placon tuŝas iuj stratetoj: nordokcidente Mozes en Aaronstraat kaj Eggertstraat, oriente Pijlsteeg (saga strateto) kaj sudoriente Beurspoortje (borsa pordeto).

Ĉefaj konstruaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La domina konstruaĵo de la placo estas la reĝa palaco, nederlande nomata Paleis op de Dam, kiu konstruiĝis kiel urbodomo dum la ekonomie plej prospera epoko de la urba historio, inter la jaroj 1648 kaj 1665, de la riĉiĝintaj urbaj civitanoj. Kiam la franca armeo de Napoleono estis konkerinta Nederlandon kaj li donis al si la titolon "reĝo de Holando", li alproprigis al si la palacon kaj nomis ĝin sia "reĝa palaco". Kiam la franca armeo forpeliĝis en 1813, la palaco estis redonata al la urbanoj, sed en 1939 la reĝa familio de Nederlando aĉetis ĝin kaj sekve ĝi reiĝis reĝa palaco. La reĝa familio tamen uzas la konstruaĵegon nur por iuj reprezentaj festoj - ĝi loĝas en la palacoj Huis ten Bosch rande de kaj Paleis Noordeinde centre de Hago.

Dua granda konstruaĵo ĉe la placo estas la gotika Nova Preĝejo (Nieuwe Kerk), kiu origine estis katolika preĝejo (kaj nomiĝis "Preĝejo de Nia Sinjorino"), kaj poste ĝis la jaro 1979 nederlanda-reformita kirko. Ĝi ekfunkciis en 1409, kaj finkonstruiĝis, fine en renesanca stilo, en 1540. La preĝejaj turoj neniam finkonstruiĝis, ilian konstruadon oni ĉesis en 1563. Trifoje la kirko forbruliĝis, sed ĉiam en origina stilo rekonstruiĝis. Ekde la jaro 1979 la konstruaĵo apartenas al kultura fondaĵo kaj nuntempe estas kulturcentro, ekspoziciejo kaj koncertejo. Ankaŭ nuptofestoj de la reĝa familio de Nederlando okazas tie.

Tria konata konstruaĵo de la placo estas la Nacia Monumento, kiu ekde la jaro 1956 memorigas pri la viktimoj de la jaroj 1940-1945, kiam la armeo de Nazia Germanio konkeris la landon. Ĉiujare la 4-an de majo, okaze de la nacia funebrotago, tie okazas centra memoriga festo en ĉeesto de la reĝa familio. En la aliaj tagoj la monumento estas renkontejo aparte ŝatata de junuloj, turistoj kaj la lokaj kolomboj.

Inter la pliaj grandaj konstruaĵoj de la placo estas la hotelo Krasnapolsky (1883) oriente kaj la magazeno De Bijenkorf (abelujo, 1912-15) nordoriente. Sude situas la magazeno Peek & Cloppenburg, inter la bulvardo Rokin kaj strato Kalverstraat - en ĝi ankaŭ situas la amsterdama vaksfigura kabineto de Madame Tussaud. Same sude troveblas la domo de la Industrieele Groote Club, la "industria granda klubo".

Bildogalerio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]